Saturday, December 28, 2013

Kiu kulpas pri la fuŝoj?


La januara numero de la revuo Esperanto enhavas pli da eraroj ol oni povas akcepti de profesia redaktoro.

Mi klopodos klarigi la fuŝadon;

1- Mi tre insistis, jam ĉe la intervjuo kiel kandidato, por radikala refasonado de la revuo. UEA-estraro diris "jes, faru" kaj kvankam oni pagis profesiulon por elpensi la revuon sub nova aspekto, mi ĉiam ĝisfunde partoprenis ĉiujn etapojn.

2- Alia reformo foruzis mian tempon: la novaj gvidolinioj, la novaj sekcioj ktp, alivorte, paralele kun la refasonado de la revuo laŭ la grafikado, mi laboris por la enhava refasonado.

Mi devis tralegi ĉirkaŭ 30 ekzemplerojn de la revuo,  prunteprenitajn el la biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo - por havi superrigardon pri la revuo. Ni notis, komparis numerojn, metis sub lupeon la enhavon ktp.


3- Dume mi devis iom post iom proksimigi mian laborteamon al la UEA-stabo por diskuti miajn proponojn por la reformo. Dum longa tempo ni ĉiuj ĝisfunde diskutis ĉiun etan detalon. La estraro de UEA tre profesie kaj zorge pritraktis ĉiujn prezentitajn proponojn.

La tri supraj eroj foruzis longan tempon, ekde la 14-a de oktobro, kiam Mark Fettes informis min ke, "la Estraro de UEA unuanime subtenis vian elekton kiel la nova redaktoro de la revuo Esperanto." Tiam mi jam sciis pri la limdato por livero de prespreta dosiero al la presejo en Roterdamo: la 20-an de decembro. Do, nur du monatoj kaj kelketaj tagoj por prezenti al Esperantujo tute novan revuon.

Mi komencis okupiĝi sole pri redaktado nur 20 tagojn antaŭ la limdato. La tempopremo, la malbona organizado de la fluo de la tekstoj , de ricevado ĝis lasta revizio (ĉi tion mi neglektis!), la laciĝo kaj la ofta maldormado ekde la 14-a de oktobro kunlaboris por tre fuŝa kontrolado de la tesktoj, ne flanke de Ionel kaj Rob, la oficialaj teskto-kontrolistoj de UEA, kiuj ĉiam tre zorgeme kaj kompetente faris sian laboron. Cetere, mi planis sendi ĉiun teskton redaktitan de mi al kelkaj kunlaboremaj esperantistoj - brazilanoj kaj eksterlandanoj - sed apenaŭ sendis iujn tekstojn, ĉar tio plilongigus la tempofluon ĝis la lasta revizio.

Ofte mi fuŝe - eble pro troa laceco, manko de zorge elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo - sendis al la enpaĝigisto ne kontrolitan version de tesktoj jam kontrolitaj de Ionel kaj Rob. Poste mi devis en la lasta momento, post enpaĝigo, ŝanĝi la tekston sur la ekrano.

Ho ve, ankaŭ mi decidis en la lasta momento ŝanĝi la enkondukon pri la ĉeftemo, kaj jen fuŝego eksaltas nun antaŭ la legantaro en 120 landoj!

Do, pri ĉiuj eraroj en la januara numero de Esperanto, B kulpas, ne la homoj kiuj helpis lin.

Kion fari? La redaktoro B nun jam laboras por la februara numero kaj starigis rigidan labormetodon por la fluo de la kontrolado de tesktoj. 

Certe la februara numero estos pli bona ol la januara, sen grandaj fuŝoj.

Ek al la februara numero!

Wednesday, December 25, 2013

Mia nula numero

Finfine la revuo jam estas legebla ĉe la retejo de UEA!

Mi baldaŭ aperigos notojn pri la maratono kiun mi travivis por pretigi mian nulan numeron. Jes ja, nula numero! Nula numero kun eraroj, fuŝoj, fuŝetoj kaj fuŝegoj.

Miaopinie, por  plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, esktraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp. Kompreneble, UEA bezonos monon, monon kaj monon. Ĉu vi jam aliĝis aŭ realiĝis?

Alifkanke mi kalkulas pri vi, karaj legantoj, por difini la revuon en tiu 6-monata daŭro. La komununo de la revuo ĉe Guglo+ grave rolos kaj la komentojn en mia blogo kaj en la sociaj retoj mi ĉiam atentos legos. La reagado de la legantaro kaj sincera kritikado estas tre bonvena.

Nu, baldaŭ mi fariĝos preskaŭ perfekta redaktoro. Por la nula numero, mi petas vian paciencon kaj pardonpetas por la fusâro.
Ek al mia unua numero, la februara!

Sunday, December 22, 2013

Finfine!

Karaj legantoj,
mi ĵus finis la januaran numeron de la revuo Esperanto, la 1-an en la frumateno de la 22-a de decembro 2013.
Mi baldaŭ  publikigos ĉi tie miajn artikolojn kaj esperas ke miaj ideoj kaj proponoj estu utilaj al la Esperanto-movado.
Dankon pro via vizito. Bonvolu reveni regule.