Friday, September 26, 2014

Pri la eksperimentaj numeroj – 2-a parto


La kovrilo

Unu el miaj decidoj tuj post kiam oni enpostenigis min kiel redaktoron de la revuo Esperanto: krei kovrilon kun stabilaj stilo kaj elementoj, ŝanĝante de unu numero al la alia nur la tesktojn kaj la grafikajn temon kaj aranĝo. Nu, post observi la kovrilon de kelkaj brazilaj, eŭropaj kaj usonaj revuoj ( neniu E-revuo, cetere) mi venis al la jena formulo:
  • Ĉeftitolo akompanata de kelkaj enkondukaj vortoj aludantaj ĉiam la ĉefan raporton (en la tria parto de tiu ĉi-artikolserio mi klarigos kiel mi venis al la ideoj pri la enhavo). Ĉi tiu ĉeftitolo difinas la grafikan temon de la kovrilo;
  • Reliefa titolo kun klarigo en la supra strio, ĉiam pri artikolo aŭ raporto meritanta elstaran lokon sur la kovrilo. La ideo pri la supra strio venis el la brazila revuo Exame (http://bit.ly/1DCQhn9);
  • Tri aldonaj subtitoloj, el kiuj unu aperas reliefe (kun pli grandaj literoj) kompare al la aliaj du. Vere, mi ankoraŭ eksperimentas pri tiuj tri aldonaj elementoj. En la oktobra numero mi enkondukis novaĵon. Ĉu vi rimarkis ĝin?
Nu, defininte tion kaj la temon de la ĉefa raporto de la januara numero, Cleber (nia enpaĝigisto/grafikisto) komencis ellabori tri opciojn de tiu novstila kovrilo, helpate de mia volontula asistanto, Paulo Lima, sperta fakulo pri reklamado kaj merkatiko. La estraro helpis min elekti (ne unuanime) inter la tri kovriloj tiun kiu finfine aperis, konata de vi ĉiuj.  Nun mi prezentas al vi la aliajn du kovrilojn. Kiun el la tri vi elektus? Ĉi tiu kiu aperis januare, ĉu unu el tiuj du aliaj opcioj, ĉi-sube prezentitaj?



 Ankoraŭ pri kovriloj

  • Mi ŝatus aperigi fotojn faritajn de esperantistoj, sed ili estas terure amatoraj fotistoj kaj krome la foto devas kongrui kun la ĉefa temo.
  • Mi ŝatus aperigi foton de iu grava rolulo/aktivulo de la E-movado (kiel en la revuo Newsweek - http://bit.ly/1BgQbgQ), sed ĉi-rilate mi havas du malfacilaĵojn: la jam citita malalta kvalito de la fotoj faritaj de esperantistoj kaj same la kongrueco kun la ĉefa temo. Mankas al ni nuntempe grandaj korifeoj, kun grandiozaj iniciatoj meritantaj aperi en la revuo sub la signo de la ĉefa raporto. Ververe, ne absolute mankas esperantistoj kiel ĉefmotoroj de tre valoraj iniciatoj, sed mi bezonus kombini raporton pri la iniciato kun bele farita profesia foto. Ĉu eble tra M60, se aperos granda individua ĉefmotoro?
  • Mi ŝatus havi la opcion aperigi kovrilon faritan de esperantisto, sed mi kredas, ke tre malfacile mi trovus kunlaborantojn en Esperantujo por kompetenta kaj volontula laboro kaj serioza kompromiso rilate limdaton.
Jen ĉio pri la unuaj pasôj pri kovriloj en la nova revuo Esperanto. Espereble iam mi rakontos al vi pri iu specifa kovrilo. Sciu, ke ordinare, ne estas facila tasko trovi la ĝustan ekvilibron inter la enhavo de la ĉefraporto kaj la grafika temo sur la kovrilo. Kiu estis viaopinie kaj la plej bona kaj la plej malbona kovrilo ĝis nun?

Monday, September 22, 2014

Pri la eksperimentaj numeroj - 1-a parto

Mi legis en Libera Folio la jenon:
"Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis 'eksperimentaj'".
Unue, kial "sufiĉe kaosa kunveno"? La kunvenon partoprenis malmultaj esperantistoj kaj konsistis el mallongaj enkondukaj vortoj miaflanke kaj demandoj de la ĉeestantoj, kiujn mi trankvile respondis. Libera Folio, eble por pravigi sian famon kiel skandaleman periodaĵon, foje inventas "faktojn".
Tamen, mi vere volas komenti  ne tion, sed la ja fakton, ke la ĝisnunaj numeroj de Esperanto estis eksperimentaj. Jen:

La revuo Esperanto estas pli ol centjaraĝa. Dum ĝia historio neniam okazis radikalaj ŝanĝoj - nek en la gvidolinioj, nek en la enhavo, nek en la grafika aranĝo. Se mi eraras, bonvolu diri!
Nu, mi ne kandidatiĝis por la posteno de redaktoro por nur daŭrigi la tradicion kaj ne ŝanĝi la revuon. Mi havis - kaj plu havas - la ambicion fari tute novan revuon, laŭ ĉiuj aspektoj (pri tio mi plu verkos estonte). Novaj tempoj postulas novan revuon!
En  grandaj gazetoj, revuoj kaj ĵurnaloj, kiam ĝiaj mastroj/posedantoj decidas fari grandajn ŝanĝojn, oni ne agas tiucele de unu monato al la alia. Ofte oni formas skipon por fari reform-projekton. Tiaj skipoj konsistas el pluraj profesiuloj: ĉefredaktoro, kunredaktoroj, konsilantoj, fakuloj pri merkatiko, grafikistoj ktp. Ankaŭ enket-entrepreno estas inkluzivigita celante faradon de enketo ĉe la celpubliko. La rezulto de tiu enketo helpas la skipon elpensi tra kiuj vojoj iri en la planado de la ŝanĝoj. Ordinare, de la decido fari profundajn ŝanĝojn ĝis la praktika konkretigo de tiuj ŝanĝoj pasas pluraj monatoj. Tiel estas en la mondo de la gazetaro, ekster Esperantujo, ĉar kapitalo ne mankas!
Nu, en mia situacio la afero estis tute alia, ĉar en tre mallonga periodo, de mia fenpostenigo kiel redaktoro de Esperanto ĝis la publikigo de mia unua numero, mi sola  devis fari preskaŭ ĉion.

Unue konvinki la estraron pri kelkaj radikalaj ŝanĝoj. Mark Fettes principe ne kredis (ĉe intervjuo kiam mi ankoraŭ estis nur kandidato), ke estus sufiĉa tempo por fari ŝanĝojn rilate la dezajnon. Osmo Buller, kiel bona Ĝenerala Direktoro, en la komenco kontraŭstaris la ideon pligrandigi la formaton, pro financaj kialoj. Mi devis trovi solidajn argumentojn kaj investi multe da tempo por konvinki la estraron pri kelkaj el la proponitaj ŝanĝoj (Detalo: ne ĉiuj miaj proponoj estis aprobitaj).
Dum mi diskutis kun la estraro kiujn ŝanĝojn fari, mi samtempe devis legi faskegon da ekzempleroj de la antaŭaj redaktoroj kaj ekpensi pri nova maniero trakti la tradician enhavon. Mi dum 10 jaroj  ja restis for de la tradicia movado (ne de la laboro por Esperanto!). Do, reveni al la paĝoj de la revuo kiun mi abonis dum multe da jaroj estis nepra kondiĉo. Tio ne estas strangaĵo en la mondo de la gazetaro. Ofte ĵurnalisto kiu aktivas sur la kampo de iu fako, prenas la redaktorecon de revuo pri tute alia fako/temo kaj devas eklerni la bazajn aferojn pri ĝi antaŭ ol komenci labori. En mia kunteskto temis simple pri rekono de io jam delonge konata.
Krome, mi devis kune kun la enpaĝigisto plani la novan dezajnon. La fakto estas, ke mi sola faris laboron de tuta skipo, kaj antaŭvidante ke miaj ideoj/proponoj pri ŝanĝoj povos sukcesi aŭ ne kaj ke la tempo je mia dispono ne estos sufiĉa, mi informis la estraron, ke "mi bezonos ses numerojn por eksperimentadi". La laborkondiĉoj en Esperantujo ja ne estas idealaj, ĉar mankas mono por formi  skipon da profesiuloj por plenumi gravajn kaj malfacilajn taskojn; do anstataŭ investi monon, restas al ni investi tempon. Anstataŭ skipo preparanta ŝanĝojn dum minimume tri monatoj, mi sola devis elpensi kaj skizi la bazajn ŝanĝojn en pli malpli du monatoj, kaj krome redakti mian unuan numeron en tiu periodo.
Kompreneble, mi faris erarojn, sed pri tiuj eraroj mi skribos nur poste. Ankaŭ pri miaj ideoj por la revuo Esperanto mi skribos poste. Nun mi volas nur diri, ke "eksperimentaj numeroj" ne estas malbonaĵo, ne estas manko de kompetento miaflanke. La eksperimentaj numeroj estis neeviteblaj. Cetere, mi eraris, kiam mi antaŭvidis ke nur ses numeroj sufiĉos por stabiligi la novan revuon. Vere, nur en la venonta jaro, en januaro, ni havos revuon kun stabilaj trajtoj.
Al mi sonas ridinde tiuj taksoj/analizoj en nia E-gazetaro - afero de kompetantaj homoj, kiuj tamen ne longe prinpensas antaŭ ol kritiki! Oni parolas pri miaj "eksperimentaj numeroj" kvazaŭ temus pri manko de firma konduko de la afero. Preskaŭ certe miaj kolegoj neniam pensis fari reformojn en siaj periodaĵoj. Kiam ili decidos ŝanĝi radikale kaj la dezajnon kaj la enhavon kaj la gvidoliniojn de siaj periodaĵoj, certe ili lernos, ke eksperimentaj numeroj estas necesaj, eĉ se nur por interna cirkulado, kiel okazas ĉe la riĉaj entreprenoj kiam ili decidas fari tiajn profundajn ŝanĝojn. Se temas pri malriĉa entrepreno aŭ organizaĵo, la vojo estas ja eksperimentadi rekte sur la liverendajn numerojn. Jen ĉio! Ne, ne ĉio: venos novaj artikoloj pri tiu ĉi temo.

Ĉiusemajna aktivado

Karaj legantoj,
ekde nun mi regule, ĉiusemajne, publikigos ion ĉi tie. Mi komencos per komentoj pri kelkaj komentoj kiuj aperis tra la reto rilate mian laboron kaj per miaj impresoj kaj konkludoj pri la arto redakti gravan revuon kiel la oficialan organon de UEA.