Esperanto kaj Movado

Sub ĉi tiu etikeko - "Esperanto kaj Movado" - vi trovos notojn kaj artikoletojn pri preskaŭ ĉio rilate la internacian lingvon kaj la E-movadon.
Pri Esperanto: literaturo, historio, la evoluo de la lingvo ktp.
Pri la movado: la strebado de la esperantistoj, la dogmoj, la kvereloj, la asocioj, UEA, Civito, finvenkismo, raŭmismo, la E-gazetaro, la avangardaj frontoj, la fakaj asocioj, la eventoj ktp
Tamen, ne nur el la tio ĉi vivos la rubriko El la redakcio: la redaktoro B komentos la komentojn pri li en La Libera Folio kaj en la rubriko Komitatano Z, en la Balta Ondo, kaj aldone komentos afiŝojn el Facebook, Kuglo+ ktp.

  • Serĉu tekstojn el ĉi tiu rubriko laŭ la etikedo "Esperanto kaj Movado"

10 comments:

  1. Eble vi ne rimarkis artikolon pri Fabrício Valle en HeKo:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2257

    ReplyDelete
  2. Vidu mencion en:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2328

    ReplyDelete
  3. Jes, mi ne rimarkis. Do, dankon!
    Nu, pri cenzurado: mi se sentas min cenzurita. Pri Esperanta Civito: mi nek ŝatas, nek malŝatas ĝin kaj opinias, ke temas pri iniciato valida. Mi esperas pozitivan kontribuon kaj pozitivan agadon de la membroj de Civito por Esperanto. Ĉi-kunteskte, se kadre de ĝi estus iniciato diskoniginda, laŭ la redaktolinio de la revuo Esperanto, kial ne diskonigi? Aliflanke, estas kompreneble, ke kun tiom da malmultaj paĝoj, mi ne povas kovri la ĉiutagan internan vivon de Esperanta Civito.

    ReplyDelete
  4. Ne dankinde. La HeKomunikoj estas gazetaraj komunikoj uzeblaj sen kopirajto kaj sen pago, gxuste por helpi al seriozaj redaktoroj. Neniu pretendo, la seriozaj redaktoroj konas deontologion.

    ReplyDelete
  5. Faru kiel Vi volas, Fabricio, sed publikigi sinpufigajn komunikojn de eta sekto malsanece kontraua al UEA en la revuo de UEA mem shajnus iom memkontraudire kaj donus al ghi senmeritan reklamon. amike, Istvan

    ReplyDelete
  6. Fabricio, espereble vi ne kovros la ĉiutagan internan vivon de la Esperanta Civito, eĉ se vi havos amason da paĝoj. La ĉiutaga interna vivo de la Esperanta Civito koncernas... nu, nur la Esperantan Civiton. Kaj supozeble vi ne pensas aperigi senŝanĝe iun el tiuj komunikoj? Mi apenaŭ trovis en mia vivo "gazetarajn komunikojn" tiom poke neŭtralajn kaj veneno-plenajn. Ĝuste tial mi legadas ilin, ĉar ili estas skandalemaj, insultaj, subjektivaj kaj - ĝuste pro ĉiuj tiuj ingrediencoj - amuzaj. Seriozaj oni ne povas nomi ilin.

    ReplyDelete
  7. Ni shatus atentigi pri la forpaso de Ljubomir Trifonchovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, chefredaktoro de "Literatura Foiro", sekretario de la Esperanta PEN. En HeKo aperis la koncernaj informoj. La organo de UEA povus almenau mencii ke li estis la chefa organizanto de IJK en 1993 kaj multjara aktivulo de TEJO, ankau delegito en urbo Vraca. Minimuma referenco povus esti la kondolencoj en la listo uea-membroj, retroveblaj en HeKo mem (interalie de Probal Dasgupta kaj Claude Nourmont).

    ReplyDelete
  8. Ankaŭ mi ne volas legi en la revuo pri la Civito, krom se la redaktoro antaŭvidas satiran rubrikon.

    ReplyDelete
  9. Kiel Dumviva Membro de UEA mi ege ŝatus se la revuo, restante sur la linio de la asocio, estus pozitive malferma ankaŭ al realaĵoj kaj agadoj ekster la strikte asociaj. En blogoj ĉiuj (tamen apenaŭ manpleno) skribas laŭ propra tono eĉ kria, sed en presita revuo ekvilibra redaktoro certe kapablos kontentigi la milojn da silentaj legantoj kiuj ŝatas esti informitaj pli vastaskale.

    ReplyDelete
  10. Kara Anonimulo:
    unu el la grandaj celoj estas ĝuste resti sur la linio de la asocio kaj esti pozitive malferma ankaŭ al realaĵoj kaj agadoj ekster la strikte asociaj.
    En ĉi tiu blogo mi afiŝas kaj kiel redaktoro (Revuo Esperanto - Redakcio) en la rubriko "El la redakcio" kaj kiel aktivulo (Fabrício Valle) en la ceteraj rubrikoj. Per nia profilo ĉe Guglo+, parolas da redaktoro. En nia paĝo ĉe Facebook parolas la redaktoro. Same en Linkedin. Twiiter kaj SlideShare. Do, nur en ĉi tiu blogo sin esprimas la aktivulo. Ĉu mi kapablos kontentigi la kvar mil legantojn de la revuo, mi nur scios, se ili ne restos silentaj. Ĝuste por malsilentigi la legantojn pri sia amata revuo mi kreis diversajn ebloj por kontaktado: 1- ĉi tiu blogo; 2- Legantaro de la revuo Esperanto, ĉe Guglo+ 3- Ĉe Fesjbuko: https://www.facebook.com/revuoesperanto 4- https://twitter.com/revuo_esperanto 5 - Ĉe Linkedin: http://www.linkedin.com/company/revuo-esperanto . Nu, se per tiom da ebloj sin esprimi, la legantoj restos silentaj, kiel mi scios, ke ili estas kontentaj aŭ ne? Detalo: Ĉi tie en mia blogo mi permesas eĉ anonimajn komentojn! Do, kaptu la okazon kaj prezentu klare vian opinion pri la januara numero de la revuo. Via opinio estas tre bonvena. La redaktoro ŝategas malsilentemajn legantojn!

    ReplyDelete