Intraespo

Intraespo - ĉefmotora organizacio de la Ekonomia Esperantismo


Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio (Intraespo) estas ne-registara organizacio fondita en la 12-a de aprilo 2008, en Braziljo. Jen  statuta eltiraĵo:

Konforme al la artikolo 3-a de la Brazila Federacia Leĝo 9.790/99,
INTRAESPO havas kiel celojn:

I - Diskonigi la brazilan kulturon eksterbrazile kaj la diversajn naciajn kulturojn en Brazilo;
II - Disvolvi kaj instigi, tutmonde kaj loke, la esperantistan ekonomion celante
dungadon, estigon de rento kaj de afer-okazoj al esperanto-parolantoj kaj la
inkluzivigon de entreprenoj adoptintaj la internacian lingvon Esperanto kiel
laborlingvon en la tutmonda ekonomio;
III - Agadi por la starigo de registaraj politikoj, kiuj subtenu la plivastigon de la
esperantista ekonomio, en Brazilo kaj en la mondo.

§ 1-a - Oni difinas esperantistan ekonomion kiel la aron de ĉiuj ekonomiaj
aktivaĵoj en kiuj la internacia lingvo Esperanto ĉu rekte, ĉu nerekte, rolas kiel
laborlingvo.

§ 2-a - Inter aliaj, la merkato-branĉoj sube listigitaj ligiĝas al kelkaj el la
aktivaĵoj de la esperantista ekonomio:

I – La instruado de la internacia lingvo Esperanto;
II – La instruado de fremdaj lingvoj, kun Esperanto kiel propedeŭtika lingvo;
III – La tradukado de la internacia lingvo Esperanto al etnolingvo kaj de
etnolingvo al la internacia lingvo Esperanto;
IV – La internacia komercado;
V – La eldonindustrio;
VI – La aŭdvida produktado;
VII – La distanca edukado kaj instruado;
VIII – La amuzindustrio;
IX – La turismo-industrio;
X – La organizado de ĉiaspecaj eventoj;
XI – La produktado de memorigaĵoj kaj varoj ligitaj al la esperantista kulturo;
XII – La produktado de komputilaj programoj por tutmonda uzado;
XIII – La gazetaro, inkluzive de la reta gazetaro;
XIV – La lanĉo kaj administrado de esperantistaj markoj;
XV – Ĉiaspecaj servoj por internacia interŝanĝo;
XVI – La servoj en la fako de informteknologio;
XVII – La servoj de kultura produktado;
XVIII – La servoj de entreprena konsultado kaj asistado;
XIX – La servoj de loĝistiko, transportado kaj distribuado;XX – La servoj liverataj de liberalaj profesiuloj;
XXI – La servoj de komerca perado kaj reprezentado;
XXII – Kiu ajn alia branĉo, en la sfero de komerco, servoj, industrio aŭ
produktado kaj prilaborado de nutraĵoj.


  • Serĉu la teskojn pri Intraespo laŭ la etikeko "Intraespo"

2 comments:

  1. Kultura Centro Esperantista, SvislandoJanuary 3, 2014 at 3:33 PM

    Vi forgesis: lingvotestadon, lingvoekzamenadon.

    ReplyDelete
  2. Ne temas pri forgeso, ĉar la statuto de Intraespo ne celas antaŭvidi ĉiujn eblecojn. Pri lingvoekzamenado: temas pri utila servo, ĉefe kiam temas pri profesie proponata servo. Esperantistoj devas alkutimiĝi al profesiaj servoj kaj konscii, ke oni devas pagi por kovri la kostojn (sen mencio, ke estas akcepteble havi profiton). Tio apartenas al la sfero de la esperantista ekonomio, sendube.

    ReplyDelete