Baldaŭ mi komencos artikolserion per kiu mi komentos la vortojn de la Komitatano Z, kiun mi preferas alnomi Z-ulo, omaĝe al karmemora bildstria heroo el mia infanaĝo, nome Zorro - http://eo.wikipedia.org/wiki/Zorro
"La vortoj de Z-ulo" celos kunpensigi nin pri diversaj aferoj traktataj de nia aminda E-heroo.
Tamen, mi devas klarigi, ke se Zorro rajdis sur ĉevalo, Z-ulo surfas sur la ondoj de Esperanto.
Ĝis!
Thursday, October 16, 2014
Friday, September 26, 2014
Pri la eksperimentaj numeroj – 2-a parto
La kovrilo
Unu el miaj decidoj tuj post kiam oni enpostenigis min kiel redaktoron de la revuo Esperanto: krei kovrilon kun stabilaj stilo kaj elementoj, ŝanĝante de unu numero al la alia nur la tesktojn kaj la grafikajn temon kaj aranĝo. Nu, post observi la kovrilon de kelkaj brazilaj, eŭropaj kaj usonaj revuoj ( neniu E-revuo, cetere) mi venis al la jena formulo:- Ĉeftitolo akompanata de kelkaj enkondukaj vortoj aludantaj ĉiam la ĉefan raporton (en la tria parto de tiu ĉi-artikolserio mi klarigos kiel mi venis al la ideoj pri la enhavo). Ĉi tiu ĉeftitolo difinas la grafikan temon de la kovrilo;
- Reliefa titolo kun klarigo en la supra strio, ĉiam pri artikolo aŭ raporto meritanta elstaran lokon sur la kovrilo. La ideo pri la supra strio venis el la brazila revuo Exame (http://bit.ly/1DCQhn9);
- Tri aldonaj subtitoloj, el kiuj unu aperas reliefe (kun pli grandaj literoj) kompare al la aliaj du. Vere, mi ankoraŭ eksperimentas pri tiuj tri aldonaj elementoj. En la oktobra numero mi enkondukis novaĵon. Ĉu vi rimarkis ĝin?
Ankoraŭ pri kovriloj
- Mi ŝatus aperigi fotojn faritajn de esperantistoj, sed ili estas terure amatoraj fotistoj kaj krome la foto devas kongrui kun la ĉefa temo.
- Mi ŝatus aperigi foton de iu grava rolulo/aktivulo de la E-movado (kiel en la revuo Newsweek - http://bit.ly/1BgQbgQ), sed ĉi-rilate mi havas du malfacilaĵojn: la jam citita malalta kvalito de la fotoj faritaj de esperantistoj kaj same la kongrueco kun la ĉefa temo. Mankas al ni nuntempe grandaj korifeoj, kun grandiozaj iniciatoj meritantaj aperi en la revuo sub la signo de la ĉefa raporto. Ververe, ne absolute mankas esperantistoj kiel ĉefmotoroj de tre valoraj iniciatoj, sed mi bezonus kombini raporton pri la iniciato kun bele farita profesia foto. Ĉu eble tra M60, se aperos granda individua ĉefmotoro?
- Mi ŝatus havi la opcion aperigi kovrilon faritan de esperantisto, sed mi kredas, ke tre malfacile mi trovus kunlaborantojn en Esperantujo por kompetenta kaj volontula laboro kaj serioza kompromiso rilate limdaton.
Monday, September 22, 2014
Pri la eksperimentaj numeroj - 1-a parto
Mi legis en Libera Folio la jenon:
"Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis 'eksperimentaj'".
Unue, kial "sufiĉe kaosa kunveno"? La kunvenon partoprenis malmultaj esperantistoj kaj konsistis el mallongaj enkondukaj vortoj miaflanke kaj demandoj de la ĉeestantoj, kiujn mi trankvile respondis. Libera Folio, eble por pravigi sian famon kiel skandaleman periodaĵon, foje inventas "faktojn".
Tamen, mi vere volas komenti ne tion, sed la ja fakton, ke la ĝisnunaj numeroj de Esperanto estis eksperimentaj. Jen:
La revuo Esperanto estas pli ol centjaraĝa. Dum ĝia historio neniam okazis radikalaj ŝanĝoj - nek en la gvidolinioj, nek en la enhavo, nek en la grafika aranĝo. Se mi eraras, bonvolu diri!
Nu, mi ne kandidatiĝis por la posteno de redaktoro por nur daŭrigi la tradicion kaj ne ŝanĝi la revuon. Mi havis - kaj plu havas - la ambicion fari tute novan revuon, laŭ ĉiuj aspektoj (pri tio mi plu verkos estonte). Novaj tempoj postulas novan revuon!
En grandaj gazetoj, revuoj kaj ĵurnaloj, kiam ĝiaj mastroj/posedantoj decidas fari grandajn ŝanĝojn, oni ne agas tiucele de unu monato al la alia. Ofte oni formas skipon por fari reform-projekton. Tiaj skipoj konsistas el pluraj profesiuloj: ĉefredaktoro, kunredaktoroj, konsilantoj, fakuloj pri merkatiko, grafikistoj ktp. Ankaŭ enket-entrepreno estas inkluzivigita celante faradon de enketo ĉe la celpubliko. La rezulto de tiu enketo helpas la skipon elpensi tra kiuj vojoj iri en la planado de la ŝanĝoj. Ordinare, de la decido fari profundajn ŝanĝojn ĝis la praktika konkretigo de tiuj ŝanĝoj pasas pluraj monatoj. Tiel estas en la mondo de la gazetaro, ekster Esperantujo, ĉar kapitalo ne mankas!
Nu, en mia situacio la afero estis tute alia, ĉar en tre mallonga periodo, de mia fenpostenigo kiel redaktoro de Esperanto ĝis la publikigo de mia unua numero, mi sola devis fari preskaŭ ĉion.
Unue konvinki la estraron pri kelkaj radikalaj ŝanĝoj. Mark Fettes principe ne kredis (ĉe intervjuo kiam mi ankoraŭ estis nur kandidato), ke estus sufiĉa tempo por fari ŝanĝojn rilate la dezajnon. Osmo Buller, kiel bona Ĝenerala Direktoro, en la komenco kontraŭstaris la ideon pligrandigi la formaton, pro financaj kialoj. Mi devis trovi solidajn argumentojn kaj investi multe da tempo por konvinki la estraron pri kelkaj el la proponitaj ŝanĝoj (Detalo: ne ĉiuj miaj proponoj estis aprobitaj).
Dum mi diskutis kun la estraro kiujn ŝanĝojn fari, mi samtempe devis legi faskegon da ekzempleroj de la antaŭaj redaktoroj kaj ekpensi pri nova maniero trakti la tradician enhavon. Mi dum 10 jaroj ja restis for de la tradicia movado (ne de la laboro por Esperanto!). Do, reveni al la paĝoj de la revuo kiun mi abonis dum multe da jaroj estis nepra kondiĉo. Tio ne estas strangaĵo en la mondo de la gazetaro. Ofte ĵurnalisto kiu aktivas sur la kampo de iu fako, prenas la redaktorecon de revuo pri tute alia fako/temo kaj devas eklerni la bazajn aferojn pri ĝi antaŭ ol komenci labori. En mia kunteskto temis simple pri rekono de io jam delonge konata.
Krome, mi devis kune kun la enpaĝigisto plani la novan dezajnon. La fakto estas, ke mi sola faris laboron de tuta skipo, kaj antaŭvidante ke miaj ideoj/proponoj pri ŝanĝoj povos sukcesi aŭ ne kaj ke la tempo je mia dispono ne estos sufiĉa, mi informis la estraron, ke "mi bezonos ses numerojn por eksperimentadi". La laborkondiĉoj en Esperantujo ja ne estas idealaj, ĉar mankas mono por formi skipon da profesiuloj por plenumi gravajn kaj malfacilajn taskojn; do anstataŭ investi monon, restas al ni investi tempon. Anstataŭ skipo preparanta ŝanĝojn dum minimume tri monatoj, mi sola devis elpensi kaj skizi la bazajn ŝanĝojn en pli malpli du monatoj, kaj krome redakti mian unuan numeron en tiu periodo.
Kompreneble, mi faris erarojn, sed pri tiuj eraroj mi skribos nur poste. Ankaŭ pri miaj ideoj por la revuo Esperanto mi skribos poste. Nun mi volas nur diri, ke "eksperimentaj numeroj" ne estas malbonaĵo, ne estas manko de kompetento miaflanke. La eksperimentaj numeroj estis neeviteblaj. Cetere, mi eraris, kiam mi antaŭvidis ke nur ses numeroj sufiĉos por stabiligi la novan revuon. Vere, nur en la venonta jaro, en januaro, ni havos revuon kun stabilaj trajtoj.
Al mi sonas ridinde tiuj taksoj/analizoj en nia E-gazetaro - afero de kompetantaj homoj, kiuj tamen ne longe prinpensas antaŭ ol kritiki! Oni parolas pri miaj "eksperimentaj numeroj" kvazaŭ temus pri manko de firma konduko de la afero. Preskaŭ certe miaj kolegoj neniam pensis fari reformojn en siaj periodaĵoj. Kiam ili decidos ŝanĝi radikale kaj la dezajnon kaj la enhavon kaj la gvidoliniojn de siaj periodaĵoj, certe ili lernos, ke eksperimentaj numeroj estas necesaj, eĉ se nur por interna cirkulado, kiel okazas ĉe la riĉaj entreprenoj kiam ili decidas fari tiajn profundajn ŝanĝojn. Se temas pri malriĉa entrepreno aŭ organizaĵo, la vojo estas ja eksperimentadi rekte sur la liverendajn numerojn. Jen ĉio! Ne, ne ĉio: venos novaj artikoloj pri tiu ĉi temo.

Ĉiusemajna aktivado
Karaj legantoj,
ekde nun mi regule, ĉiusemajne, publikigos ion ĉi tie. Mi komencos per komentoj pri kelkaj komentoj kiuj aperis tra la reto rilate mian laboron kaj per miaj impresoj kaj konkludoj pri la arto redakti gravan revuon kiel la oficialan organon de UEA.

Sunday, January 12, 2014
La limoj de la reta mondo
Manuel Ortega, esperantisto el Hispanio, verkis interesan artikolon - La limoj de la reta mondo - en la blogo El Correo de la Indias. En ĝi li citas la januaran numeron de la revuo Esperanto:
Pasintjare mi reinteresiĝis pri la revuo Esperanto post la publikigo de la informo pri la ŝanĝo de redaktoro. Plie la redaktoran postenon transprenis nia bona amiko Fabrício Valle. Fine de decembro aperis kaj libere elŝuteblis la unua numero de la revuo sub lia redaktado. En la enhavo de la unua numero mi trovis novaĵon kiu aparte kaptis mian atenton kaj intereson: la Esperantista ekonomio."La influo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo kaj la difinon de proksimeco en la reta mondo" estas la temo kiun Manuel Ortegas pritraktas en la artikolo, legebla ĉe http://lasindias.com/la-limoj-de-la-reta-mondo
Tuesday, January 7, 2014
Eliri Esperantujon kaj eniri la mondon
Kara legantoj, unue legu la tekston en http://www.esperantio.net/index.php?id=2328 ĉar tiu ĉi blogaĵo estas bazita sur ĝi.
Nu:
Mi konsentas kun Mark Fettes, ke
Pri la duobla risko aludita en la teskto:
1-
por la aŭguristo, kiu skribis tiujn ĉi vortojn, la mondo estas lago de stagnanta akvo.
2-
mi konsentas, ke sukceso mezuriĝas laŭ realigitaj projektoj. Unu el tiuj projektoj - ne la nura - estas ĝuste kreskigi la membraron.
Internacia neregistara organizo kiel UEA bezonas grandan kaj aktivan membraron por atingi siajn celojn. Tamen, la mono de la kotizoj helpas, sed ne povas esti la granda enspezofonto.
3-
tiu plano de la prezidanto de UEA estas novaĵo por mi. Nu, simpla enkoduko de senpaga kotizado povas ja porti la nunan asocion al financa kolapso, sed ne se paralele al la enkonduko de senpaga kotizado la nuna asocio submetus sin al grandaj internaj ŝanĝoj.
Alivorte: se la nuna asocio fariĝus nova asocio, tiu senpaga kotizado eblus. Sed tio postulus grandan restrukturiĝon de la tuta movado (ne nur de UEA). Grandaj ŝanĝoj en la pensmaniero de la tuta esperantistaro estas necesa premiso por revolucio en la maniero labori por kaj per Esperanto kaj sekve evoluigi ĝisfunde la rolon de Esperanto en la nuna mondo.
Resume: miaopinie UEA ekmarŝas, sub la reĝisorado de Mark Fettes, sur la vojon de granda evoluo, sed la sukceso aŭ malsukceso ne dependas nur de unu faktoro, ne dependas nur de UEA. Ĉiu esperantisto, ĉiu loka asocio, ĉiu faka asocio havas sian parton en la sukceso aŭ malsukceso de nia afero.
Ne vidas tion nur tiuj, kiuj faras siajn aŭgurojn kun senmova foto de la pasinteco de la asocio kaj de la movado en la manoj.
Nu:
Mi konsentas kun Mark Fettes, ke
"La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko".
Pri la duobla risko aludita en la teskto:
1-
"la meza aĝo de la UEA-anaro estas tro alta, por antaŭvidi facilan anstataŭigon de forpasintoj aŭ retiriĝintoj dum la venontaj dek jaroj."Komento:
por la aŭguristo, kiu skribis tiujn ĉi vortojn, la mondo estas lago de stagnanta akvo.
2-
..."mezuri sian sukceson per la membrokresko estas kontraŭefike ne nur pro la tro alta probablo de malkresko, sed ankaŭ pro la malkongruo kun "strategia vizio" de moderna internacia neregistara organizo, kies sukceso mezuriĝas ne laŭ pagitaj kotizoj, sed laŭ realigitaj projektoj"Komento:
mi konsentas, ke sukceso mezuriĝas laŭ realigitaj projektoj. Unu el tiuj projektoj - ne la nura - estas ĝuste kreskigi la membraron.
Internacia neregistara organizo kiel UEA bezonas grandan kaj aktivan membraron por atingi siajn celojn. Tamen, la mono de la kotizoj helpas, sed ne povas esti la granda enspezofonto.
3-
"...d-ro Fettes pensas pri senpaga kotizado (kio portus la nunan asocion al financa kolapso); aŭ li ankoraŭ ne eniris Esperantion."Komento:
tiu plano de la prezidanto de UEA estas novaĵo por mi. Nu, simpla enkoduko de senpaga kotizado povas ja porti la nunan asocion al financa kolapso, sed ne se paralele al la enkonduko de senpaga kotizado la nuna asocio submetus sin al grandaj internaj ŝanĝoj.
Alivorte: se la nuna asocio fariĝus nova asocio, tiu senpaga kotizado eblus. Sed tio postulus grandan restrukturiĝon de la tuta movado (ne nur de UEA). Grandaj ŝanĝoj en la pensmaniero de la tuta esperantistaro estas necesa premiso por revolucio en la maniero labori por kaj per Esperanto kaj sekve evoluigi ĝisfunde la rolon de Esperanto en la nuna mondo.
Resume: miaopinie UEA ekmarŝas, sub la reĝisorado de Mark Fettes, sur la vojon de granda evoluo, sed la sukceso aŭ malsukceso ne dependas nur de unu faktoro, ne dependas nur de UEA. Ĉiu esperantisto, ĉiu loka asocio, ĉiu faka asocio havas sian parton en la sukceso aŭ malsukceso de nia afero.
Ne vidas tion nur tiuj, kiuj faras siajn aŭgurojn kun senmova foto de la pasinteco de la asocio kaj de la movado en la manoj.
Jam estas tempo por paroli pri grandaj zenitoj
Nur 10.000 mil membroj por internacia neregistara organizo kiel UEA estas rindindaĵo. Pri tiu punkto, Mark Fettes estas tre pesimisma. Li eble ankoraŭ ne ĝisfunde kredas, ke en bolanta mondo, kun TIK - Teknologio de Informado kaj Komunikado, la potencialo signalas kvinoble pli grandan nombron en la venontaj 10 jaroj.
La unua paŝo por ke tio fariĝu realaĵo estas
eliri Esperantujon kaj eniri la mondon.
Sunday, January 5, 2014
Invito al kunbakistoj
La februara kuko jam estas bakata, sed mankas ingrediencoj.
Nu: la revuo Esperanto ne povas esti verkaĵo de nur unu homo, la redaktoro. La rolo de la redaktoro estas elekti la materialon laŭ la monata plano. Sed tre malmultaj esperantistoj emas kunlabori. Apartaj malfacilaĵoj:
1- la redaktolinio ŝanĝiĝis kaj estas ankoraŭ sufiĉe ne konata;
2- Parto de la materialo jam en la manoj de la redaktoro ne taŭgas por publikigo.
Do, estas granda risko, ke pro manko de TAŬGA MATERIALO, la revuo malfruos. La problemego estas, ke la revuo ne povas malfrui. UEA havas kontrakton kun granda presejo, kaj iele-trapele la redaktoro devas liveri prespretan dosieron en la antaŭfiksita dato.
Tamen, jen solvo: se vi ŝatas verki, kaj ĉefe se vi scias bone verki, koncize kaj trafe, kaj havas bonajn ideojn, kontaktu la redaktoron por sciiĝi pri la nova redaktolinio, la mankoj, la ingrediencoj necesaj por fari belan kaj bonan kukon. La revuo bezonas kaj artikolo/noto-redaktantojn kaj reporterojn kaj libro-recenzistojn. Skribu al redakcio (heliko) revuoesperanto.org.

Saturday, December 28, 2013
Kiu kulpas pri la fuŝoj?
La januara numero de la revuo Esperanto enhavas pli da
eraroj ol oni povas akcepti de profesia redaktoro.
Mi klopodos klarigi la
fuŝadon;
1- Mi tre insistis, jam ĉe la intervjuo kiel kandidato,
por radikala refasonado de la revuo. UEA-estraro diris "jes, faru"
kaj kvankam oni pagis profesiulon por elpensi la revuon sub nova aspekto, mi
ĉiam ĝisfunde partoprenis ĉiujn etapojn.
2- Alia reformo foruzis mian tempon: la novaj gvidolinioj,
la novaj sekcioj ktp, alivorte, paralele
kun la refasonado de la revuo laŭ la grafikado, mi laboris por la
enhava refasonado.
Mi devis tralegi ĉirkaŭ 30 ekzemplerojn de la revuo,
prunteprenitajn el la biblioteko
de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo - por havi superrigardon pri la revuo. Ni notis, komparis numerojn, metis sub lupeon la
enhavon ktp.
3- Dume mi devis iom post iom proksimigi mian laborteamon al la UEA-stabo por diskuti miajn proponojn por la reformo. Dum longa tempo ni ĉiuj ĝisfunde diskutis ĉiun etan detalon. La estraro de UEA tre profesie kaj zorge pritraktis ĉiujn prezentitajn proponojn.
La tri supraj eroj foruzis longan tempon, ekde la 14-a de
oktobro, kiam Mark Fettes informis min ke, "la Estraro de UEA unuanime
subtenis vian elekton kiel la nova redaktoro de
la revuo Esperanto." Tiam mi jam sciis pri la limdato por livero de
prespreta dosiero al la presejo en Roterdamo: la 20-an de decembro. Do, nur du
monatoj kaj kelketaj tagoj por prezenti al
Esperantujo tute novan revuon.
Mi komencis okupiĝi sole pri redaktado nur 20 tagojn antaŭ
la limdato. La
tempopremo, la malbona organizado de la fluo de la tekstoj , de ricevado ĝis
lasta revizio (ĉi tion mi neglektis!), la laciĝo kaj la ofta maldormado ekde la
14-a de oktobro kunlaboris por tre fuŝa kontrolado de la tesktoj, ne flanke de
Ionel kaj Rob, la oficialaj teskto-kontrolistoj de UEA, kiuj ĉiam tre zorgeme
kaj kompetente faris sian laboron. Cetere, mi planis sendi ĉiun teskton
redaktitan de mi al kelkaj kunlaboremaj
esperantistoj - brazilanoj kaj eksterlandanoj - sed apenaŭ sendis iujn tekstojn, ĉar tio plilongigus la
tempofluon ĝis la lasta revizio.
Ofte mi fuŝe - eble pro troa laceco, manko de zorge
elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo - sendis al la enpaĝigisto ne
kontrolitan version de tesktoj jam
kontrolitaj de Ionel kaj Rob. Poste mi devis en la lasta momento, post
enpaĝigo, ŝanĝi la tekston sur la ekrano.
Ho ve, ankaŭ mi decidis en la lasta momento ŝanĝi la
enkondukon pri la ĉeftemo, kaj jen
fuŝego eksaltas nun antaŭ la legantaro en 120 landoj!
Do, pri ĉiuj eraroj en la januara numero de Esperanto, B
kulpas, ne la homoj kiuj helpis lin.
Kion fari? La redaktoro B nun jam laboras por la februara
numero kaj starigis rigidan labormetodon por la fluo de la kontrolado de tesktoj.
Certe la februara numero estos pli bona ol la januara, sen
grandaj fuŝoj.
Ek al la februara numero!
Wednesday, December 25, 2013
Mia nula numero
Finfine la revuo jam estas legebla ĉe la retejo de UEA!
Mi baldaŭ aperigos notojn pri la maratono kiun mi travivis por pretigi mian nulan numeron. Jes ja, nula numero! Nula numero kun eraroj, fuŝoj, fuŝetoj kaj fuŝegoj.
Miaopinie, por plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, esktraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp. Kompreneble, UEA bezonos monon, monon kaj monon. Ĉu vi jam aliĝis aŭ realiĝis?
Alifkanke mi kalkulas pri vi, karaj legantoj, por difini la revuon en tiu 6-monata daŭro. La komununo de la revuo ĉe Guglo+ grave rolos kaj la komentojn en mia blogo kaj en la sociaj retoj mi ĉiam atentos legos. La reagado de la legantaro kaj sincera kritikado estas tre bonvena.
Nu, baldaŭ mi fariĝos preskaŭ perfekta redaktoro. Por la nula numero, mi petas vian paciencon kaj pardonpetas por la fusâro.
Ek al mia unua numero, la februara!

Subscribe to:
Posts (Atom)