Friday, September 26, 2014

Pri la eksperimentaj numeroj – 2-a parto


La kovrilo

Unu el miaj decidoj tuj post kiam oni enpostenigis min kiel redaktoron de la revuo Esperanto: krei kovrilon kun stabilaj stilo kaj elementoj, ŝanĝante de unu numero al la alia nur la tesktojn kaj la grafikajn temon kaj aranĝo. Nu, post observi la kovrilon de kelkaj brazilaj, eŭropaj kaj usonaj revuoj ( neniu E-revuo, cetere) mi venis al la jena formulo:
  • Ĉeftitolo akompanata de kelkaj enkondukaj vortoj aludantaj ĉiam la ĉefan raporton (en la tria parto de tiu ĉi-artikolserio mi klarigos kiel mi venis al la ideoj pri la enhavo). Ĉi tiu ĉeftitolo difinas la grafikan temon de la kovrilo;
  • Reliefa titolo kun klarigo en la supra strio, ĉiam pri artikolo aŭ raporto meritanta elstaran lokon sur la kovrilo. La ideo pri la supra strio venis el la brazila revuo Exame (http://bit.ly/1DCQhn9);
  • Tri aldonaj subtitoloj, el kiuj unu aperas reliefe (kun pli grandaj literoj) kompare al la aliaj du. Vere, mi ankoraŭ eksperimentas pri tiuj tri aldonaj elementoj. En la oktobra numero mi enkondukis novaĵon. Ĉu vi rimarkis ĝin?
Nu, defininte tion kaj la temon de la ĉefa raporto de la januara numero, Cleber (nia enpaĝigisto/grafikisto) komencis ellabori tri opciojn de tiu novstila kovrilo, helpate de mia volontula asistanto, Paulo Lima, sperta fakulo pri reklamado kaj merkatiko. La estraro helpis min elekti (ne unuanime) inter la tri kovriloj tiun kiu finfine aperis, konata de vi ĉiuj.  Nun mi prezentas al vi la aliajn du kovrilojn. Kiun el la tri vi elektus? Ĉi tiu kiu aperis januare, ĉu unu el tiuj du aliaj opcioj, ĉi-sube prezentitaj?



 Ankoraŭ pri kovriloj

  • Mi ŝatus aperigi fotojn faritajn de esperantistoj, sed ili estas terure amatoraj fotistoj kaj krome la foto devas kongrui kun la ĉefa temo.
  • Mi ŝatus aperigi foton de iu grava rolulo/aktivulo de la E-movado (kiel en la revuo Newsweek - http://bit.ly/1BgQbgQ), sed ĉi-rilate mi havas du malfacilaĵojn: la jam citita malalta kvalito de la fotoj faritaj de esperantistoj kaj same la kongrueco kun la ĉefa temo. Mankas al ni nuntempe grandaj korifeoj, kun grandiozaj iniciatoj meritantaj aperi en la revuo sub la signo de la ĉefa raporto. Ververe, ne absolute mankas esperantistoj kiel ĉefmotoroj de tre valoraj iniciatoj, sed mi bezonus kombini raporton pri la iniciato kun bele farita profesia foto. Ĉu eble tra M60, se aperos granda individua ĉefmotoro?
  • Mi ŝatus havi la opcion aperigi kovrilon faritan de esperantisto, sed mi kredas, ke tre malfacile mi trovus kunlaborantojn en Esperantujo por kompetenta kaj volontula laboro kaj serioza kompromiso rilate limdaton.
Jen ĉio pri la unuaj pasôj pri kovriloj en la nova revuo Esperanto. Espereble iam mi rakontos al vi pri iu specifa kovrilo. Sciu, ke ordinare, ne estas facila tasko trovi la ĝustan ekvilibron inter la enhavo de la ĉefraporto kaj la grafika temo sur la kovrilo. Kiu estis viaopinie kaj la plej bona kaj la plej malbona kovrilo ĝis nun?

4 comments:

  1. Al mi placxis la "oficialan" kovrilon, sed nun sciinte pri la aliaj, mi preferus la duan, kiu montras la cxapelitan homon.

    ReplyDelete
  2. Vi eble povos foti min por la januara kovrilo, kiel nova ano de UEA. Sufiĉus, ke la numero temas pri la esperata kresko de la membroj!

    Ŝerce,
    Emanuelo
    http://che-emanuelo.blogspot.fr

    ReplyDelete
    Replies
    1. Kara Emanuelo, eble mozaizo enhavanta fotojn de multaj novaj membroj estus pli bona ideo.

      Delete
    2. Thank you very much for your good site useful and informative
      خرید شارژ

      Delete