Friday, December 19, 2014

La vorto "agronegoco"

Por novaj konceptoj, novaj vortoj.
La angla vorto "agribusiness" (portugale: "agronegócios") estas sufiĉe nova koncepto, kiu bezonas novan vorton, tute ne troveblan en PIVE.
Mi principe emis uzi la vorton "agronegoco", sed diskutado en la grupo Lingva Konsultejo ĉe Facebook igis min uzi la esprimon "agrikultura industrio", kvankam mi opinias, ke tiu esprimo ne redonas la tutan sencon de "agribusiness".
Jen miaj argumentoj afiŝitaj en Facebook:

En PIVE "agro" = agr/o. Kulturata kampo. ➞ agrokulturo. 
 
Nu, iom pri la brazila kunteksto:

1- Brazilo estas eble la lando kun plej forta agronegoco. Tio ne signifas nur:
- agrikulturo: eble sinonimo de agrokulturo (en pli vasta senco). Oni semas kaj rikoltas;
- agrikultura industrio: tio en Brazilo signifas "fabrikoj de traktoroj kaj ĉiuspecaj iloj por la agrikulturistoj".
- agrokomerco: komerco de ĉio rilatanta necesaĵojn por la bienoj ktp;
- nutrindustrio: industrio de manĝaĵoj. Oni aĉetas lakton por transformi ĝin en la plej diversajn laktaĵojn (fromaĝon, jogurto ktp); oni aĉetas tomaton, oranĝon ktp por la produkti sukon ktpj;
- agrokooperativoj: tre fortaj en Brazilo. Temas pri unuiĝo de agrikulturistoj laŭ la kooperativa sistemo.

Nu, "agronegócios" estas portugala vorto por signifi la tutan aro de la ĉi-supre cititaj kampoj. Ni estas en tutmondiĝanta mondo. Eble en iuj landoj, kie ekzistas nur "agrikulturo", ne estas kunteksto por paroli pri "landa agronegoco". Sed en lando kiel Brazilo, tiu vorto estas necesa, ĉar kvankam mia lando havas viglajn industriajn sektorojn, la agronegoco plej forte rolas kadre de la tuta ekonomio. 


Aliflanke, Esperanto estas tutmonda lingvo. Do, la esprimoj/vortoj kiujn ni uzas devis havi kiel deirpukton, ke ĝi rilatas la situacion de ĉiuj landoj, de ĉiuj kontinentoj. Alivorte, kiam vi aŭdos de brazilano la vorton "agronegoco", vi jam scios diri pri kio temas.

No comments:

Post a Comment