Thursday, October 16, 2014

La vortoj de Z-ulo

Baldaŭ mi komencos artikolserion per kiu mi komentos la vortojn de la Komitatano Z, kiun mi preferas alnomi Z-ulo, omaĝe al karmemora bildstria heroo el mia infanaĝo, nome Zorro - http://eo.wikipedia.org/wiki/Zorro
"La vortoj de Z-ulo" celos kunpensigi nin pri diversaj aferoj traktataj de nia aminda E-heroo.
Tamen, mi devas klarigi, ke se Zorro rajdis sur ĉevalo, Z-ulo surfas sur la ondoj de Esperanto.
Ĝis!

2 comments:

  1. Ne malinterese, sed mi esperegas, ke tia komentariado ne malhelpu vian brilan modernigan laboron che nia nun vere bela revuo Esperanto. Zorro estas spketinda, sed ja mistempa kaj mismoda heroo...

    Neanonime,
    Fernando Maia Jr.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Kara Fernando,
      la celo ne estos polemiki. Miaj komentoj estos respektoplenaj. La fakto, ke Z-ulo estas anonimulo ne interesas min, vere. Mi fokuso estas la enhavo de liaj ideoj, takstoj, antaŭjuĝoj, miskomprenoj, trafoj kaj matrafoj. Ni ĉiuj lernos iomete de miaj komentoj.

      Delete