Reto Nova

La redaktoro B  estas ne nur redaktoro

En mia blogo mi esperas aperigi tesktojn, kiujn mi tute ne povas aperigi en la revuo Esperanto, ĉar ĝi  estas ne de la redaktoro. La revuo  Esperanto estas via. La revuo Esperanto apartenas al vi, kiu havas belajn novaĵojn, bonajn ideojn, bone redaktitajn raportojn pri la agado de via asocio, pri via strebado por la kunplenumado de la strategia plano de UEA.
Sed ĉi tiu blogo jes ja, estas mia. Pro tio mi  pripensigos vin pri la principaro de Reto Nova kaj pri la strebado por iri de la principoj al ties konkretigo.
Jes, karaj, la redaktoro B ne estas nur redaktoro. Li estas ankaŭ aktivulo de Reto Nova kaj direktoro de ne-registara organizacio, fondita en Brazilo, sed ekpaŝanta sur la internacian scenejon.
Mi iom post iom klarigos al vi pri ĉio ĉi - Reto Nova kaj Intraespo - sed ĉi-rubrike mi prezentos al vi ĝeneralajn trajtojn de Reto Nova.

Kiumaniere Reto Nova novas?

 Reto Nova estas reto kaj estas nova. 

- temas pri horizontala reto, ne piramido. En Reto Nova ĉiuj organizacioj restas en la sama nivelo. Neniu estas tegmenta, neniu supras en piramido. Ne ekzistas naciaj organizacioj. En mondo kie regas Teknologio de Informado kaj Komunikado (TIK) kaj tutmondiĝo, nur internaciaj organizacioj sukcesos adaptiĝi la la kunteskto, tre moviĝema. La retonovistaj organizacioj tamen, diferenciĝas laŭ sia kerna rolo: unuj estas ĉefmotoraj dum aliaj estas lokaj.

Pli detale:

- Reto Nova estas malfermita reto. Por aliĝi al Reto Nova, ĉu homoj, ĉu organizacioj, sufiĉas memdeklaro: "Esperanto por mi estas laborlingvo". Kompreneble, oni esperas ke post tiu deklaro, oni agu kohere. Do, retonovista individuo aŭ organizacio nepre utiligu Esperanton por praktikaj celoj, ĉu kun profitaj, ĉu kun ne-profitaj celoj.

- Pro tio, ke la celo de Reto Nova estas disvolvadi la aplikadon de Esperanto, kaj tio estas tro kompleska afero, kun pluraj fakoj, en ĝi estas pluraj Esperanto-movadidoj: Ekonomia Esperantismo (disvolvado de la esperantista ekonomio) Novbabelismo (Manifesto de Prago en la praktiko, inkluzive de disvolvado de novbabela industrio de lingvo-instruado), Sociala Esperanto-Entreprenismo (sociala agado kadre de la tria sektoro, per Esperanto), Esperanto-Landologio (disvolvado de materialo pri landoj, en Esperanto; eventoj, periodaĵoj ktp. Por ekzemplo, ni povas pensi pri brazilogio, rusiologio, usonologio, togologio, finlandologio, ĉinologio, baratologio, pakistanologio, iranologio, germanologio ktp). Ĉar aplikado de Esperanto estas senlima, oni povas ĉiam krei novajn Esperanto-movadidojn.

- En Reto Nova ne estas limoj, ne estas baroj. Jen ĝia devizo: "Oni lasu fari". Aliflanke, se oni povas fari libere, progreso de iu ajn iniciato dependas de la kompetenteco de la iniciatintoj. Gravas do ne sin lanĉi al senbrida kreado de novaj kaj novaj Esperanto-movadidoj. Sub la jam ekzistantaj estas vasta agadkampo. Tamen, oni lasu fari ĉiam regos... Kiu havas la rajton malpermesi vin krei novan Esperanto-movadidon? Aliflanke, krei fortan aliancon por antaŭenigi ideon estas fundamenta ŝtono por iu ajn iniciato kadre de Reto Nova. Neniu sole sukcesos vivantigi Esperanto-movadidon. Aliflanke, ĉiuj organizacioj kadre de Reto Nova klopodu situi ene de la universala alianco de UEA. La asocio de la esperantistoj bezonas fortajn kaj bone strukturitajn aliancitajn organizaciojn. Ne estas konflikto inter UEA kaj ĝia universala alianco kaj Reto Nova. Komprenu retonovismon kiel novan tendencon en Esperantujo, kiel estas raŭmismo kaj finvenkismo.

- rilate la rolon de la renovistaj organizacioj, horizontale sin tuŝantaj, oni povas dividi ilin en du branĉojn, la ĉefmotorajn kaj la lokajn organizaciojn.
  1. Ĉefmotoraj: organizacioj kies celo estas liveri servojn, proponi projektojn, organizi eventojn, alianciĝi kun lokaj organizacioj kaj kun aliaj ĉefmotoraj organizacioj. Por ekzemplo, Intraespo estas ĉefmotora organizacio de Ekonomia Esperantismo. Sed tio ne signifas, ke aliaj ĉefmotoraj organizaciojn ne povas kunvivi kun Intraespo sur la sama agadkampo. IKEF, faka asocio aliĝinta al UEA povus fariĝi ĉefmotora organizacio de Reto Nova sur la kampo de Ekonomia Esperantismo, sen rompado de ligiteco kun UEA. Intraespo planas aliĝi al UEA kiel faka asocio.  Reto Nova aspiras pri la sukceso de la universala alianco de UEA. En aliaj vortoj, kadre de Reto Nova ne ekzistas pretendoj pri hegemonio. Reto Nova havas  nur unu ĉefmotoran organizacion ĝis nun - Intraespon. Tamen, baldaŭ (la 19-an de aprilo) estos fondita nova ĉefmotoro: ARBO, kiu agados sur la kampo de justa komerco kaj etika konsumado, kaj rolos kiu apoganto de socialaj iniciatoj tra la tuta mondo.
  2. Lokaj organizoj: organizacioj agantaj surloke, tamen ligitaj al la internacia kunteksto. La lokaj organizacioj kadre de Reto Nova alianciĝos kun unu aŭ pliaj ĉefmotoraj organizacioj. Tre kapablo-fara loka asocio povas fariĝi per tre sukcesa agado ĉefmotora organizacio. Oni lasu fari: neniu diros al via klubo aŭ asocio, ke ĝi ne povas agadi internacie kaj liveri servojn al lokaj asocioj, ke ĝi ne povas organizi eventojn internaciajn. Ankoraŭ ne estas lokaj organizacioj kadre de Reto Nova. La piramida disdivido de monda reto de organizacioj laŭ regionoj estas fatraso, kiun ni ne volas por ni. La nuntempa mondo, per Teknologio de Informado kaj Komunikado (TIK) kaj tutmondiĝo, lokis la babelon turon en via domo, en via oficejo, en via laborejo. La mondo fariĝis vilaĝo. Globa vilaĝo! Ĉu en globa vilaĝo estas akceptebla la ekzisto de regionaj organizacioj? Kadre de Reto Nova estas nur ĉefmotoraj kaj lokaj organizacioj. Ili diferenciĝas laŭ la kerna laboro farenda, ne laŭ la regiono kie ili situas, ĉar ĉiuj situas en la sama loko: la globa vilaĝo.

Sufiĉas! Poste mi klarigos pli pri Reto Nova:
Serĉu la tekstojn el tiu rubriko per la etikedo "Reto Nova"

No comments:

Post a Comment