Revuo Esperanto - Redakcio

La laboro por la redaktado 

de la revuo Esperanto.


Redakti revuon estas tre interesa laboro. Ĉefe kiam temas pri redakcio el nur unu homo! En tiu kunteskto la redaktoro fariĝas vera diktatoro: li decidas pri ĉio kaj demandas neniun ĉu fari aŭ ne fari. Granda avantaĝo estas, ke la laboro fluas rapide. Granda malavantaĝo estas, ke la redaktoro respondecas pri ĉio, pri ĉiuj detaloj kaj kompreneble estas tro por nur unu homo. La premo sur la redaktoron estas grandega.  Sed ĝuste tiu aspekto faras el la laboro redakti Esperanton tre interesan laboron.
La redaktoro B sentas sin antaŭ granda defio. Vere grandega. En ĉi tiu rubriko li prezentos al siaj legantoj la plej interesajn praktikajn aspektojn el la ĉiutaga laboro en la redakcio de la revuo: la internan laboron, la rilatadon kun la kunlaborantoj, la pensumadon antaŭ ĉiu decido ktp.
Tamen, ne nur el la tio ĉi vivos la rubriko El la redakcio. La redaktoro B komentos tie ĉi la komentojn pri li en La Libera Folio kaj en la rubriko Komitatano Z, en la Balta Ondo, kaj aldone komentos komentojn el Facebook, Kuglo+ ktp, sed ĉiam la fokuso estos "redakcio, redaktoro B, revuo Esperanto, oficiala organo de UEA. Ankaŭ komentoj pri komentoj, reagoj, kritikoj ktp".
El la Redakcio promesas esti interesa kaj foje varma rubriko!

  • Serĉu tekstojn el ĉi tiu rubriko laŭ la etikedo "El la redakcio"

9 comments:

  1. Kara nekonata kaj amuza Fabrício Valle. Mi skribas en Svislando al vi. Post ekscio pri la rete legebla revuo, mi plusendis informon pri tio al Irano. Amikoj miaj tie legu ankaux pagxon 6, mi opiniis.

    Unu el la amikoj kune kun mi dum Oktobro 2013 interskribis pri la politikaj marcxandadoj en mia lando pri la sialanda atomcentrala debato.

    Se ankoraux eblas, antaux ol presi kaj liveri la paperan eldonon de l'revuo, sxangxi UNU VORTON, <> al <>, mi opinias, ke vi farus justan geston por la gelegantoj. Ja cxiuj scias, ke profunde en la koroj ecx Francoj kaj Germanoj estas kaj restos malamikoj. Ueli

    ReplyDelete
  2. Kara Ja Vi Nekonata,
    <>al<> : vi ne diris, kie estas tiu vorto, sed ne gravas. La papera revuo jam estas presata - aŭ eĉ presita. Profunde en la koro mi kredas, ke malamikeco inter la nacioj iam malaperos.

    ReplyDelete
  3. Saluton!

    Bonan ŝancon kun la redaktado de la revuo!

    Mi tre ŝatas vian ideon malfermi la redaktujon. Via ĉeesto ĉe la sociaj retoj (sed kial ne ĉe Twitter?) estas ankaŭ gravega kaj bonega. Mi senpacience atendas viajn blogaĵojn!

    Sed mi ne komprenas, kial vi adoptis la nomon «redaktoro B»?

    Samideane,
    Emanuelo

    ReplyDelete
  4. Kara Emmanuel,
    jen: https://twitter.com/revuo_esperanto .
    Redaktoro B, redaktoro brazila. Simpla kialo, ĉu ne?
    Dankon pro viaj ĝentilaj vortoj.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Simplega kialo, ja ^^.

      Mi ne vidis la twitter-konton, sed nun mi estas abonata!

      Ĝis,
      Emanuelo

      Delete
    2. Legeblas la komenco de recenzo pri la unua numero (aperonta en "Heroldo de Esperanto"):
      http://www.esperantio.net/index.php?id=2338

      Delete
    3. Tiu chi blogo eble mortis.

      Delete
    4. Fakte ne, tamen ĝia redaktoro restis neaktiva dum longa tempo. Manko de tempo, sed ekde nun ĉiusemajne aperos nova(j) teksto(j).

      Delete
  5. La numeroj de la unuaj monatoj ne plachis al mi pro nefacila legebleco (tro malgrandaj literoj sur neblanka fono) kaj pro troa mallongeco. Tamen la longaj intervjuoj estas interesa atuto. Nun mi alkutimighis kaj la oktobra numero estis vere placha.
    Carlo Minnaja

    ReplyDelete