Eo - Ja Malfacila

Oni diras, ke Esperanto estas facila lingvo. Jes ja, ĝi estas facila sub diversaj aspektoj, ĉefe se oni komparas ĝin kun aliaj lingvoj.
Tamen, se vi deziras esti mia posteulo en la revuo Esperanto aŭ fariĝi verkisto, ne kredu pri tio.
Ĉi-rubrike ni klopodos montri la malfacilaĵojn de la lingvo, en la ĉiutaga laboro de redakcio de gazeto aŭ de verkado. Sed ne nur tion mi montros. Lingvo, stilo, formo estos aliaj aspektoj kiuj estos traktataj. Kaj vera novaĵo: vi scios pri la ĉefaj punktoj el la teksto-kontrolado, de la unuaj kontroloj, fare de volontuloj el Brazilo kaj aliaj landoj,  ĝis la lasta, fare de la oficialaj teksto-esplorkontrolistoj de UEA - Rob Moerbeek kaj Ionel Ioneţ.
Ne nur vi lernos. Ankaŭ la redaktoro B lernos per tiu ĉi rubriko!

  • Por trovi la tekstojn el tiu ĉu rubriko, serĉu laŭ la etikeko "Eo - Ja malfacila"

1 comment: