Sunday, January 12, 2014

La limoj de la reta mondo

Manuel Ortega, esperantisto el Hispanio, verkis interesan artikolon - La limoj de la reta mondo - en la blogo El Correo de la Indias. En ĝi li citas la januaran numeron de la revuo Esperanto:
Pasintjare mi reinteresiĝis pri la revuo Esperanto post la publikigo de la informo pri la ŝanĝo de redaktoro. Plie la redaktoran postenon transprenis nia bona amiko Fabrício Valle. Fine de decembro aperis kaj libere elŝuteblis la unua numero de la revuo sub lia redaktado. En la enhavo de la unua numero mi trovis novaĵon kiu aparte kaptis mian atenton kaj intereson: la Esperantista ekonomio.
"La influo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo kaj la difinon de proksimeco en la reta mondo" estas la temo kiun Manuel Ortegas pritraktas en la artikolo, legebla ĉe http://lasindias.com/la-limoj-de-la-reta-mondo

Elis Regina - Kiel Niaj Gepatroj (kun subtekstoj en Esperanto)

Tuesday, January 7, 2014

Eliri Esperantujon kaj eniri la mondon

 Kara legantoj, unue legu la tekston en http://www.esperantio.net/index.php?id=2328 ĉar tiu ĉi blogaĵo estas bazita sur ĝi.

Nu:

Mi konsentas kun Mark Fettes, ke
"La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko".

Pri la duobla risko aludita en la teskto:

1- 
"la meza aĝo de la UEA-anaro estas tro alta, por antaŭvidi facilan anstataŭigon de forpasintoj aŭ retiriĝintoj dum la venontaj dek jaroj."
Komento:
por la aŭguristo, kiu skribis tiujn ĉi vortojn, la mondo estas lago de stagnanta akvo.

2- 
..."mezuri sian sukceson per la membrokresko estas kontraŭefike ne nur pro la tro alta probablo de malkresko, sed ankaŭ pro la malkongruo kun "strategia vizio" de moderna internacia neregistara organizo, kies sukceso mezuriĝas ne laŭ pagitaj kotizoj, sed laŭ realigitaj projektoj"
Komento:
mi konsentas, ke sukceso mezuriĝas laŭ realigitaj projektoj. Unu el tiuj projektoj - ne la nura - estas ĝuste kreskigi la membraron.
Internacia neregistara organizo kiel UEA bezonas grandan kaj aktivan membraron por atingi siajn celojn. Tamen, la mono de la kotizoj helpas, sed ne povas esti la granda enspezofonto.

3-
 "...d-ro Fettes pensas pri senpaga kotizado (kio portus la nunan asocion al financa kolapso); aŭ li ankoraŭ ne eniris Esperantion."
Komento:
tiu plano de la prezidanto de UEA estas novaĵo por mi. Nu, simpla enkoduko de senpaga kotizado povas ja porti la nunan asocion al financa kolapso, sed ne se paralele al la enkonduko de senpaga kotizado la nuna asocio submetus sin al grandaj internaj ŝanĝoj.
Alivorte: se la nuna asocio fariĝus nova asocio, tiu senpaga kotizado eblus. Sed tio postulus grandan restrukturiĝon de la tuta movado (ne nur de UEA). Grandaj ŝanĝoj en la pensmaniero de la tuta esperantistaro estas necesa premiso por revolucio en la maniero labori por kaj per Esperanto kaj sekve evoluigi ĝisfunde la rolon de Esperanto en la nuna mondo.
Resume: miaopinie UEA ekmarŝas, sub la reĝisorado de Mark Fettes, sur la vojon de granda evoluo, sed la sukceso aŭ malsukceso ne dependas nur de unu faktoro, ne dependas nur de UEA. Ĉiu esperantisto, ĉiu loka asocio, ĉiu faka asocio havas sian parton en la sukceso aŭ malsukceso de nia afero.
Ne vidas tion nur tiuj, kiuj faras siajn aŭgurojn kun senmova foto de la pasinteco de la asocio kaj de la movado en la manoj.

Jam estas tempo por paroli pri grandaj zenitoj

Nur 10.000 mil membroj por internacia neregistara organizo kiel UEA estas rindindaĵo. Pri tiu punkto, Mark Fettes estas tre pesimisma. Li eble ankoraŭ ne ĝisfunde kredas, ke en bolanta mondo, kun TIK - Teknologio de Informado kaj Komunikado, la potencialo signalas kvinoble pli grandan nombron en la venontaj 10 jaroj.

La unua paŝo por ke tio fariĝu realaĵo estas
 eliri Esperantujon kaj eniri la mondon.

Sunday, January 5, 2014

Invito al kunbakistoj

La februara kuko jam estas bakata, sed mankas ingrediencoj.
Nu: la  revuo Esperanto ne povas esti verkaĵo de nur unu homo, la redaktoro. La rolo de la redaktoro estas elekti la materialon laŭ la monata plano. Sed tre malmultaj esperantistoj emas kunlabori. Apartaj malfacilaĵoj:
1- la redaktolinio ŝanĝiĝis kaj estas ankoraŭ sufiĉe ne konata;
2- Parto de la materialo jam en la manoj de la redaktoro ne taŭgas por publikigo.
Do, estas granda risko, ke pro manko de TAŬGA MATERIALO, la revuo malfruos. La problemego estas, ke la revuo ne povas malfrui. UEA havas kontrakton kun granda presejo, kaj iele-trapele la redaktoro devas liveri prespretan dosieron en la antaŭfiksita dato.
Tamen, jen solvo: se vi ŝatas verki, kaj ĉefe se vi scias bone verki, koncize kaj trafe, kaj havas bonajn ideojn, kontaktu la redaktoron por sciiĝi pri la nova redaktolinio, la mankoj, la ingrediencoj necesaj por fari belan kaj bonan kukon. La revuo bezonas kaj artikolo/noto-redaktantojn kaj reporterojn kaj libro-recenzistojn.  Skribu al redakcio (heliko) revuoesperanto.org.