Saturday, December 28, 2013

Kiu kulpas pri la fuŝoj?


La januara numero de la revuo Esperanto enhavas pli da eraroj ol oni povas akcepti de profesia redaktoro.

Mi klopodos klarigi la fuŝadon;

1- Mi tre insistis, jam ĉe la intervjuo kiel kandidato, por radikala refasonado de la revuo. UEA-estraro diris "jes, faru" kaj kvankam oni pagis profesiulon por elpensi la revuon sub nova aspekto, mi ĉiam ĝisfunde partoprenis ĉiujn etapojn.

2- Alia reformo foruzis mian tempon: la novaj gvidolinioj, la novaj sekcioj ktp, alivorte, paralele kun la refasonado de la revuo laŭ la grafikado, mi laboris por la enhava refasonado.

Mi devis tralegi ĉirkaŭ 30 ekzemplerojn de la revuo,  prunteprenitajn el la biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo - por havi superrigardon pri la revuo. Ni notis, komparis numerojn, metis sub lupeon la enhavon ktp.


3- Dume mi devis iom post iom proksimigi mian laborteamon al la UEA-stabo por diskuti miajn proponojn por la reformo. Dum longa tempo ni ĉiuj ĝisfunde diskutis ĉiun etan detalon. La estraro de UEA tre profesie kaj zorge pritraktis ĉiujn prezentitajn proponojn.

La tri supraj eroj foruzis longan tempon, ekde la 14-a de oktobro, kiam Mark Fettes informis min ke, "la Estraro de UEA unuanime subtenis vian elekton kiel la nova redaktoro de la revuo Esperanto." Tiam mi jam sciis pri la limdato por livero de prespreta dosiero al la presejo en Roterdamo: la 20-an de decembro. Do, nur du monatoj kaj kelketaj tagoj por prezenti al Esperantujo tute novan revuon.

Mi komencis okupiĝi sole pri redaktado nur 20 tagojn antaŭ la limdato. La tempopremo, la malbona organizado de la fluo de la tekstoj , de ricevado ĝis lasta revizio (ĉi tion mi neglektis!), la laciĝo kaj la ofta maldormado ekde la 14-a de oktobro kunlaboris por tre fuŝa kontrolado de la tesktoj, ne flanke de Ionel kaj Rob, la oficialaj teskto-kontrolistoj de UEA, kiuj ĉiam tre zorgeme kaj kompetente faris sian laboron. Cetere, mi planis sendi ĉiun teskton redaktitan de mi al kelkaj kunlaboremaj esperantistoj - brazilanoj kaj eksterlandanoj - sed apenaŭ sendis iujn tekstojn, ĉar tio plilongigus la tempofluon ĝis la lasta revizio.

Ofte mi fuŝe - eble pro troa laceco, manko de zorge elpensitaj proceduroj kaj granda tempopremo - sendis al la enpaĝigisto ne kontrolitan version de tesktoj jam kontrolitaj de Ionel kaj Rob. Poste mi devis en la lasta momento, post enpaĝigo, ŝanĝi la tekston sur la ekrano.

Ho ve, ankaŭ mi decidis en la lasta momento ŝanĝi la enkondukon pri la ĉeftemo, kaj jen fuŝego eksaltas nun antaŭ la legantaro en 120 landoj!

Do, pri ĉiuj eraroj en la januara numero de Esperanto, B kulpas, ne la homoj kiuj helpis lin.

Kion fari? La redaktoro B nun jam laboras por la februara numero kaj starigis rigidan labormetodon por la fluo de la kontrolado de tesktoj. 

Certe la februara numero estos pli bona ol la januara, sen grandaj fuŝoj.

Ek al la februara numero!

2 comments:

  1. Mi bone komprenas viajn problemojn pri la unua numero! Certe iom post iom kreiĝos taŭga laborfluo! Sukceson!

    ReplyDelete
  2. Kara Rogener, jes ja, la ŝlosilo por bona laboro estas taŭga laborfluo. Gravas aliflanke la spertiĝo iom-post-ioma kaj bedaŭrinde tiu spertiĝo okazas ankaŭ pro la farintaj eraroj.

    ReplyDelete