Wednesday, December 25, 2013

Mia nula numero

Finfine la revuo jam estas legebla ĉe la retejo de UEA!

Mi baldaŭ aperigos notojn pri la maratono kiun mi travivis por pretigi mian nulan numeron. Jes ja, nula numero! Nula numero kun eraroj, fuŝoj, fuŝetoj kaj fuŝegoj.

Miaopinie, por  plena renovigo de la revuo mi plu laboros en la daŭro de ses monatoj, ĝis fina venko. Post tio la revuo stabiliĝos kaj kreskos: pli da paĝoj, 12 numeroj en la jaro, esktraĵoj, jarfina donaceto al la UEA-membraro ktp. Kompreneble, UEA bezonos monon, monon kaj monon. Ĉu vi jam aliĝis aŭ realiĝis?

Alifkanke mi kalkulas pri vi, karaj legantoj, por difini la revuon en tiu 6-monata daŭro. La komununo de la revuo ĉe Guglo+ grave rolos kaj la komentojn en mia blogo kaj en la sociaj retoj mi ĉiam atentos legos. La reagado de la legantaro kaj sincera kritikado estas tre bonvena.

Nu, baldaŭ mi fariĝos preskaŭ perfekta redaktoro. Por la nula numero, mi petas vian paciencon kaj pardonpetas por la fusâro.
Ek al mia unua numero, la februara!

5 comments:

  1. Mi AMEGIS la januaran eldonon de la revuo, gratulon al ĉiuj kiuj kun laboris en ĝi!
    Mi precipe tre ŝatis la finan tekston (Fabrício, vi certe surprizis ĉiujn pere de ĝi!)

    Sed en ĝi estas frazo kiu ne finiĝas (2a kolumno, lasta frazo), kaj Blodero estus BodLero, ĉu ne?

    ReplyDelete
  2. Fernando Pita, la frazo finiĝas supre, en la lasta kolumno. Jes, temas pri la franca poeto Bodlero. Temas do pri mistajpo, unu el la fuŝetoj.

    ReplyDelete
  3. Koran gratulon, Fabricio!
    Mi jam estas leganta frande la belegan revuon!
    Antauxen!

    ReplyDelete
  4. Tamen, Vi tro modestas nomante la januaran numeron nula!

    ReplyDelete
  5. En Brazilo oftas la kutimo nomi unuan numeron de gazeto/ĵurnalo nula numero. En la nula numero oni rajtas fuŝi kaj erari. Kaj ĝi taŭgas por per la unuaj reagoj de la legantaro kompreni bone kion ŝanĝi, kion ne ŝanĝi ktp. Ekde la unua numero oni ne plu rajtas fuŝi, sed mi scias, ke ĉiam almenaŭ unu fuŝeto, almenaŭ unu eta koboldo enŝteliĝos.

    ReplyDelete