Monday, September 22, 2014

Pri la eksperimentaj numeroj - 1-a parto

Mi legis en Libera Folio la jenon:
"Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis 'eksperimentaj'".
Unue, kial "sufiĉe kaosa kunveno"? La kunvenon partoprenis malmultaj esperantistoj kaj konsistis el mallongaj enkondukaj vortoj miaflanke kaj demandoj de la ĉeestantoj, kiujn mi trankvile respondis. Libera Folio, eble por pravigi sian famon kiel skandaleman periodaĵon, foje inventas "faktojn".
Tamen, mi vere volas komenti  ne tion, sed la ja fakton, ke la ĝisnunaj numeroj de Esperanto estis eksperimentaj. Jen:

La revuo Esperanto estas pli ol centjaraĝa. Dum ĝia historio neniam okazis radikalaj ŝanĝoj - nek en la gvidolinioj, nek en la enhavo, nek en la grafika aranĝo. Se mi eraras, bonvolu diri!
Nu, mi ne kandidatiĝis por la posteno de redaktoro por nur daŭrigi la tradicion kaj ne ŝanĝi la revuon. Mi havis - kaj plu havas - la ambicion fari tute novan revuon, laŭ ĉiuj aspektoj (pri tio mi plu verkos estonte). Novaj tempoj postulas novan revuon!
En  grandaj gazetoj, revuoj kaj ĵurnaloj, kiam ĝiaj mastroj/posedantoj decidas fari grandajn ŝanĝojn, oni ne agas tiucele de unu monato al la alia. Ofte oni formas skipon por fari reform-projekton. Tiaj skipoj konsistas el pluraj profesiuloj: ĉefredaktoro, kunredaktoroj, konsilantoj, fakuloj pri merkatiko, grafikistoj ktp. Ankaŭ enket-entrepreno estas inkluzivigita celante faradon de enketo ĉe la celpubliko. La rezulto de tiu enketo helpas la skipon elpensi tra kiuj vojoj iri en la planado de la ŝanĝoj. Ordinare, de la decido fari profundajn ŝanĝojn ĝis la praktika konkretigo de tiuj ŝanĝoj pasas pluraj monatoj. Tiel estas en la mondo de la gazetaro, ekster Esperantujo, ĉar kapitalo ne mankas!
Nu, en mia situacio la afero estis tute alia, ĉar en tre mallonga periodo, de mia fenpostenigo kiel redaktoro de Esperanto ĝis la publikigo de mia unua numero, mi sola  devis fari preskaŭ ĉion.

Unue konvinki la estraron pri kelkaj radikalaj ŝanĝoj. Mark Fettes principe ne kredis (ĉe intervjuo kiam mi ankoraŭ estis nur kandidato), ke estus sufiĉa tempo por fari ŝanĝojn rilate la dezajnon. Osmo Buller, kiel bona Ĝenerala Direktoro, en la komenco kontraŭstaris la ideon pligrandigi la formaton, pro financaj kialoj. Mi devis trovi solidajn argumentojn kaj investi multe da tempo por konvinki la estraron pri kelkaj el la proponitaj ŝanĝoj (Detalo: ne ĉiuj miaj proponoj estis aprobitaj).
Dum mi diskutis kun la estraro kiujn ŝanĝojn fari, mi samtempe devis legi faskegon da ekzempleroj de la antaŭaj redaktoroj kaj ekpensi pri nova maniero trakti la tradician enhavon. Mi dum 10 jaroj  ja restis for de la tradicia movado (ne de la laboro por Esperanto!). Do, reveni al la paĝoj de la revuo kiun mi abonis dum multe da jaroj estis nepra kondiĉo. Tio ne estas strangaĵo en la mondo de la gazetaro. Ofte ĵurnalisto kiu aktivas sur la kampo de iu fako, prenas la redaktorecon de revuo pri tute alia fako/temo kaj devas eklerni la bazajn aferojn pri ĝi antaŭ ol komenci labori. En mia kunteskto temis simple pri rekono de io jam delonge konata.
Krome, mi devis kune kun la enpaĝigisto plani la novan dezajnon. La fakto estas, ke mi sola faris laboron de tuta skipo, kaj antaŭvidante ke miaj ideoj/proponoj pri ŝanĝoj povos sukcesi aŭ ne kaj ke la tempo je mia dispono ne estos sufiĉa, mi informis la estraron, ke "mi bezonos ses numerojn por eksperimentadi". La laborkondiĉoj en Esperantujo ja ne estas idealaj, ĉar mankas mono por formi  skipon da profesiuloj por plenumi gravajn kaj malfacilajn taskojn; do anstataŭ investi monon, restas al ni investi tempon. Anstataŭ skipo preparanta ŝanĝojn dum minimume tri monatoj, mi sola devis elpensi kaj skizi la bazajn ŝanĝojn en pli malpli du monatoj, kaj krome redakti mian unuan numeron en tiu periodo.
Kompreneble, mi faris erarojn, sed pri tiuj eraroj mi skribos nur poste. Ankaŭ pri miaj ideoj por la revuo Esperanto mi skribos poste. Nun mi volas nur diri, ke "eksperimentaj numeroj" ne estas malbonaĵo, ne estas manko de kompetento miaflanke. La eksperimentaj numeroj estis neeviteblaj. Cetere, mi eraris, kiam mi antaŭvidis ke nur ses numeroj sufiĉos por stabiligi la novan revuon. Vere, nur en la venonta jaro, en januaro, ni havos revuon kun stabilaj trajtoj.
Al mi sonas ridinde tiuj taksoj/analizoj en nia E-gazetaro - afero de kompetantaj homoj, kiuj tamen ne longe prinpensas antaŭ ol kritiki! Oni parolas pri miaj "eksperimentaj numeroj" kvazaŭ temus pri manko de firma konduko de la afero. Preskaŭ certe miaj kolegoj neniam pensis fari reformojn en siaj periodaĵoj. Kiam ili decidos ŝanĝi radikale kaj la dezajnon kaj la enhavon kaj la gvidoliniojn de siaj periodaĵoj, certe ili lernos, ke eksperimentaj numeroj estas necesaj, eĉ se nur por interna cirkulado, kiel okazas ĉe la riĉaj entreprenoj kiam ili decidas fari tiajn profundajn ŝanĝojn. Se temas pri malriĉa entrepreno aŭ organizaĵo, la vojo estas ja eksperimentadi rekte sur la liverendajn numerojn. Jen ĉio! Ne, ne ĉio: venos novaj artikoloj pri tiu ĉi temo.

9 comments:

  1. bona ideo - sukceson
    Lastan semajnfinon kelkaj cent mil vizitantoj de la Oktoberfesto trapasis la Esperanto-placon !
    Dankon pro via fresha redakto de la gazeto - nun UEA bezhonas ankorau renovigon de la delegita reto al afika instrumento de disvastigo de Esperanto!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Kara Fritz, via ideo pri la delegita reto estas bonega. Apoginda ideo!

      Delete
  2. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  3. Eble tempo alvenas por pripensi ĉu valoras plu eldoni paperan version ? En mia lando multlegata revuo eldonita papere en diversaj versioj (gelernantoj, gepatroj, instruistaro) eble estone NUR eldoniiĝos rete. Eble reta portalo permesus aperigi pli kun malpli da financado kaj kun pli da eblecoj (RSS, novaĵbulteno, ktp) ?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Jes, temas pri pripensinda ideo. Anna Löwenstein, en la rubriko Dek Demandoj (oktobra numero), tuŝis supraĵe tiun punkton.

      Delete
    2. Jes, aŭ oni povus pensi pri unu revuo kun du malsimilaj enhavoj:
      - papere, malgranda kaj sen videoj ktp;
      - rete, pli granda kaj kun videoj ktp.

      Sed demandus ankoraŭ pli da laboro, ankoraŭ pli da tempo, ankoraŭ pli da teknika sperto. Do mi ne pensas ke hodiaŭe eblas...

      Emanuelo,
      http://che-emanuelo.blogspot.fr

      Delete
    3. Kiel diras Bruselo: eble estonte. La fakto estas, ke ĉiuj revuoj jam havas sian reta version...tamen ĉiuj plu aperas sur papero. Mi forte dubas, ke Esperanto devus ne plu aperi surpapere tuj. Ni atendu la estonton.

      Delete
  4. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  5. Kara Fabricio, mi tre ŝatas la enhavon kaj la aspektadon de la revuo! Mi opinias ke UEA kaj aliaj esperantaj organizoj devas sin moderniĝi - vidu la retejo de UEA. Neniu el la junaj interesatoj volas membriĝi en organizon kiu aspektas tiel malmoderna.
    Mi amike salutas el Germanujo!

    ReplyDelete